Gregory Isaacs

Gregory Isaacs
Persona informo
Naskiĝo 15-an de julio 1951 (1951-07-15)
en Kingstono
Morto 25-an de oktobro 2010 (2010-10-25) (59-jaraĝa)
en Londono
Mortokialo Pulma kancero Redakti la valoron en Wikidata
Tombo Jamajko Redakti la valoron en Wikidata
Ŝtataneco Jamajko Redakti la valoron en Wikidata
Memorigilo Gregory Isaacs
Okupo
Okupo kantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Gregory Anthony Isaacs, plej ofte konata kiel Gregory ISAACS, (Fletchers Land, Kingstono, Jamajko, 15a de julio 1951, Londono, 25a de oktobro 2010)[1] estis jamajka kantisto kaj kantoverkisto de regeo.

Li ekkarieris en 1968 per debuta disko kun Winston Sinclair, nome Another Heartache, registrita de la produktoro Byron Lee.​ Tiu unuopaĵo estis malmulte vendita kaj poste Isaacs ekformis grupon kun aliaj du artistoj (Penroe kaj Bramwell), nome triopo The Concords, kiu registris por Rupie Edwards kaj Prince Buster.​ Ekde 1970 Isaacs ekkarieris kiel soloisto.​[2] En 1974 li eklaboris kun la produktoro Alvin Ranglin, kaj samjare li havis sian unuan unuopaĵon en rango unua en la listo de pintaj sukcesoj de Jamaiko per «Love Is Overdue».[3] Inter 1977 kaj 1978, Isaacs denove asociiĝis kun Alvin Ranglin kaj registris serion de sukcesoj kiel «Border» kaj «Number One» por la entrepreno Ranglin's GG.

En 1981, li faris sian unuan aperon en la festivalo Reggae Sunsplash kaj poste translokiĝis al la diskeldonejo Charisma Records, kiu lanĉis albumojn kiel The Lonely Lover kaj More Gregory kun serio de sukcesaj unuopaĵoj kiel «Tune In», «Permanent Lover», «Wailing Rudy», kaj «Tribute to Waddy».[4]

  1. Thompson, p. 127
  2. Thompson, p. 127
  3. Thompson, p. 127
  4. Thompson, p.129

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search